Manifesto

ar bg ca cs de el en eo es eu fi fr gl hu it nl pl pt sk sv tr
Elŝutu kiel PDF
  1. La publika transporto devas havi pli vastan rolon en la naciaj kaj internaciaj vojaĝoj en Eŭropo, kaj ĝi estas precipe grava por la regiona progresigo, pro sia kontribuaĵo al la socia kohero, al la plibonigo de la natura medio, al la ŝparo de la energidonaĵoj kaj de la poluaj eligoj kaj al la sekureco.
  2. La tarifoj, la emisio de biletoj kaj la financaj politikoj estas pristudendaj por nepre kuraĝigi la utiligon de la trajno kaj de la ceteraj publikaj veturiloj.
  3. Prioritato kaj subteno estas donendaj al tiuj tipoj de publika transporto kiuj estas respektemaj de la medio.
  4. La vojaĝoj okazu plejeble sen trajnŝanĝoj kaj estu certigataj trajnkoneksoj facilaj kaj garantiataj; krome taŭgaj alternativoj estu proponataj kiam okazas malfacilaĵoj.
  5. La biletoj estu facile aĉetablaj kaj la antaŭmendo de sidlokoj aŭ de kuŝlokoj estu ebla sendepende de la devena kaj alvena landoj. La biletoj kaj la mendoj estu disponeblaj pere de riĉa gamo da manieroj kaj da emisieblecoj.
  6. La informoj estu facile akireblaj kaj kompreneblaj same kiam ili rilatas kaj al la nacia kaj al la internacia kampo, facilaj almenaŭ samkiel la nuntempaj informoj por la aŭtomobilaj vojaĝoj.
  7. La pasaĝeroj estu konsultataj celkonforme fare de la respondeculoj kiam ili programigas la servojn.
  8. La fundamentaj rajtoj pri kompensado kaj pri riparo estu harmoniigataj en tuta Eŭropo kaj aplikataj al ĉiuj trafikiloj.
  9. La operaciantoj devas ricevi kuraĝigojn por la promocio, sekve al pli efika kunlaborado, de longdistancaj trajn-vojaĝoj, celante doni allogajn alternativojn al la flugvojaĝoj.
  10. La publika transporto devas esti alirebla por ĉiuj socialaj kategorioj.
  11. La mallongaj translandlimaj vojaĝoj estu faciligitaj kaj havu tarifojn je akceptebla nivelo.
  12. La vojaĝoj per trajno, buso, per aviadilo kaj per pramo estu laŭcele integrigitaj, precipe danke al la plibonigo de la fervojaj kaj busaj kunligoj inter la ĉefaj havenoj kaj flughavenoj, kaj, kie tio eblas, kun integrigita biletvendado.
  13. La altrapidecaj internaciaj kunligoj estu plue pliigotaj, sed ne damaĝe al la servoj de la aliaj linioj.
  14. Aliro kaj eliro ĉe longdistancaj trajnoj kaj busoj, kunligitaj al loka publika transporto, estu simpla kaj sen baroj.
  15. La avantaĝoj, kiujn la publika transporto donas je la sekurecaj vidpuntoj, estu konservitaj kaj pliigitaj.